Pola notacio, ankaŭ konata kiel antaŭmeta operaciskribo, estas maniero skribi matematikajn esprimojn. Ĝin proponis Jan Łukasiewicz precipe por plisimpligi certajn matematikajn pruvojn. Ĝia specialaĵo estas tio, ke ĝi ĉiam metas operatorojn antaŭ la argumentoj.
Ekzemple, anstataŭ "1+2, oni uzas ĉi tiun esprimon:
+ 1 2
kiu komputiĝas al 3.
Pola notacio estas aplikebla nek al nur du valoroj, nek al nur adicio. Ekzemple, ĉi tiu esprimo:
(× (+ 0 1) (+ 2 3))
komputiĝas al 5.
En la ĉi-supraj ekzemploj estas uzitaj krampoj, tamen unu el la avantaĝoj de pola notacio estas tio, ke se la loknombro de ĉiu operatoro estas konata, tiam krampoj ne estas necesaj: la ordo de operacioj estas unika kaj facile determinebla. Ekzemple, se operacioj "×" kaj "+" estas duargumentaj, tiam ĉi tiu esprimo:
× + 0 1 + 2 3
povas signifi nur ĉi tion:
(× (+ 0 1) (+ 2 3))
Pola notacio ne estas vaste aplikata, sed inversa pola notacio, aŭ postskriba notacio, estas uzata en multaj stako-bazitaj programlingvoj, kaj estas la operacia principo de certaj kalkuliloj.